Denaska nigra truo

Nigra trua koncepta desegnaĵo per NASA

Denaska nigra truo estas hipoteza speco de nigra truo kiu estas formita ne per la gravita kolapso de stelo sed per la ega denseco de materio kiu estis dum la universa frua elvolvo.

Laŭ la varma modelo de praeksplodo (ankaŭ nomata kiel la norma modelo), dum la unuaj kelkaj momentoj post la granda krako, premo kaj temperaturo estis ege grandaj. Sub ĉi tiuj kondiĉoj, simplaj fluktuoj en la denseco de materio povas rezulti en lokaj regionaj densoj sufiĉaj por krei nigrajn truojn. Kvankam plejparto de regionoj de alta denseco devus esti rapide disigitaj per la elvolvo de la universo, denaska nigra truo devus esti stabila ĝis nun.


Developed by StudentB